Báscones de Ojeda
Báscones de Ojeda | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 34407 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 134 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 7 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 40′ N, 4° 31′ U (mapo)42.666666666667-4.5166666666667Koordinatoj: 42° 40′ N, 4° 31′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 963 m [+] | ||
Areo | 18 km² (1 800 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Báscones de Ojeda [+] | |||
Báscones de Ojeda [BAskones deoĤEda] estas municipo en la nordo de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Páramos-Valles, pli precize en la subkomarko Boedo-Ojeda, kaj sur la supra valo de la rivero Boedo, kiu dividas la loĝlokon en du kvartalojn. La loknomo Báscones de Ojeda eble povas esti komprenata etimologie kiel Eŭskoj (alude al deveno de reloĝantoj) de Ojeda (alude al subkomarka areo).
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 18,56 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 138 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 140 loĝantojn el la jaro 1900. Ĝi distas 85 km de Palencio, provinca ĉefurbo.
Ĝi limas kun la municipaj teritorioj de La Puebla de Valdavia, El Indiviso (Olmos de Ojeda), Buenavista de Valdavia, Micieces de Ojeda, Revilla de Collazos kaj Oteros de Boedo (Collazos de Boedo).
Historio
[redakti | redakti fonton]La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fare de eŭskoj ĉirkaŭ la 9-a jarcento, sed nur en la 14-a jarcento estas la plej frua mencio de "Váscones" apartenanta al la "Arciprestadgo de Ogeda". La Senjorlado de Báscones de Ojeda estis kunhavata inter la abatejo de la Monaĥejo de San Andrés de Arroyo kaj la dukoj de Frías. Tradicie oni diris, ke en Báscones de Ojeda estis iam gastejoj nome de San Bartolomé, en kiuj tranoktis la komercistoj veturantaj tra la komarkoj de Boedo kaj Ojeda.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo de Sankta Bartolomeo, kun diversaj retabloj de la 18-a jarcento kaj unu el la 17-a jc., romanikaj restaĵoj de la tombejo, muelejoj, lignoĉiza muzeo kaj etnografia muzeo.